Ĉina dokumentfilmo pri tertremo en Wenchuan "1428" gajnis premion en Venecio
2009-09-14
2009-09-14
La 13-an de septembro fermiĝis la 66-a Venecia Filma Festivalo. Ĉina dokumentfilmo pri tertremo en Wenchuan "1428" gajnis premion "La plej bona dokumentfilmo".
La filmo "1428" prezentas ne nur difektadon kaj vundadon kaŭzitajn de la tertremo, sed ankaŭ ŝanĝiĝon de la popola vivo en la plagitaj regionoj post la tertremo. Oni laŭdis en premiodona parolo, ke la filmo ne simple rakontas la naturan katastrofon, sed zorgas ankaŭ pri la popola vivo post la katastrofo.