2009-09-14
La 11-an de septembro usona prezidento Barack Obama anoncis, ke Usono impostos per puna tarifo pneŭojn de personaj aŭtoj kaj kamionetoj, importitajn el Ĉinio, por tri jaroj. La Ĉina Komerca Ministerio esprimis fortan malkontenton kaj rezolutan oponon al la serioza protektisma ago de Usono.
Tiutage Robert Gibbs, proparolanto de la usona Blanka Domo, diris, ke Usono impostos la pneŭojn el Ĉinio per la tarifo de 35% por la unua jaro, 30% por la dua jaro kaj 25% por la tria jaro; la tarifo-nivelo estas pli malalta ol tiu proponita de la usona Internacia Komerca Komisiono antaŭ tio.
Proparolanto de la Ĉina Komerca Ministerio diris, ke Ĉinio fojfoje faris diversnivelan interkonsiliĝon kun Usono pri la kazo de ĉinaj pneŭoj, tamen Usono obstine prenas la seriozan protektisman agon; Ĉinio esprimas fortan malkontenton kaj rezolutan oponon al tiu ĉi ago, ĉar la usona ago ne nur malobservas la regularon de la Monda Komerca Organizo, sed ankaŭ malobeas koncernan promeson, faritan de la usona registaro en la financa pintkunveno de la Grupo 20; ĝi estas misuzo de komercaj helprimedoj kaj tre malbona precedenco okaze de la monda ekonomia krizo; Ĉinio rezervas al si ĉiajn rajtojn por plua reago kaj senŝanceliĝe protektas justajn interesojn de ĉinaj entreprenoj.
(el Ĉina Radio Internacia) |