Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La internacia socio forte kondamnis terorisman atakan eventon en Afganio
2009-10-10

 

    La 9-an de oktobro la internacia socio forte kondamnis suicidan terorisman atakan eventon okazintan la 8-an de oktobro apub la hinda ambasadorejo en Kabulo, ĉefurbo de Afganio.

 

    SK de UN kaj Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, respektive publikigis deklaron kaj forte kondamnis la terorisman atakan eventon. En la deklaro, SK esprimas bedaŭron pri la dua terorisma atako al la hinda ambasadorejo en la pasintaj du jaroj. SK jam atentis, ke Taliban deklaris respondeci pri la evento, kaj akcentas, ke necesas aresti kaj laŭleĝe puni koncernajn personojn. En sia deklaro, Ban Ki-moon esprimas konsolon al la familianoj de la viktimoj kaj deziras baldaŭan resaniĝon de la vunditoj.

 

    Ankaŭ Svedlando, deĵoranta prezidanta lando de EU, Janvier Solana, altranga delegito de EU pri diplomatiaj kaj sekurecaj politikoj, Fogh Rasmussen, ĝenerala sekretario de NATO, la Ŝtata Departemento de Usono, la hindaj registaro kaj ambasadorejo en Afganio esprimis fortan kondamnon kontraŭ la atako.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng