2009-10-12
Ĉina vicprezidanto Xi Jinping esprimis en Bruselo la 8-an de oktobro, dum intervidiĝo kun Jose Manuel Barao Barroso, prezidanto de la Komitato de la Eŭropa Unio, ke la nuntempaj rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio estas en ŝlosila tempo, la du flankoj devas agi laŭ la nova situacio, nova ŝanĝiĝo kaj progresi kun la periodo; kaj oni devas fari profundan pripenson kaj kompletan planon pri estonta disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio.
Jose Manuel Durao Barroso gratulis la mirindan ceremonion por la Nacia Tago de Ĉinio kaj alte taksis grandajn atingojn akiritajn de la Ĉina Popola Respubliko en la pasintaj 60 jaroj post ĝia fondiĝo. Jose Manuel Durao Barroso esprimis, ke en la venontaj 5 jaroj li klopodos por intensigi la strategiajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio kaj solvos mature kaj respondece diverĝojn por antaŭenpuŝi pli grandan disvolviĝon de la rilatoj inter la Eŭropa Unio kaj Ĉinio.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|