La ĉina ŝipo Xuelong ekveturis al Antarkto por la 26-a scienca esplorado
2009-10-12
Je la 10-a horo de la 11-a de oktobro la unika ĉina polus-esplora ŝipo Xuelong forlasis sian dokon en la nova distrikto Putong de Ŝanhajo por veturigi ĉinajn sciencistojn al Antarkto por la 26-a scienca esplorado de Ĉinio al la regiono.
Laŭplane, la ekspedicio plenumos 59 taskojn dum 180-taga scienca esplorado en Antarkto kaj revenos al Ŝanhajo la 10-an de aprilo venontjare.