Ban Ki-moon aprobas interkonsenton inter Armenio kaj Turkio
2009-10-12
La 10-an de oktobro ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon publikigis deklaron pere de proparolanto. Li esprimas aprobon al la interkonsento inter Armenio kaj Turkio pri normaligo de la du-landaj rilatoj subskribita en la sama tago. Li opinias, ke tiu ĉi historia decido estas mejloŝtono por la du landoj sur la vojo al bonnajbaraj amikaj rilatoj kaj du-flankaj kunlaboroj.