Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Sperti la Mondan Ekspozicion en Ŝanhajo sur reto
2009-10-13

de XU BEI

   

    Surrete rigardi la Mondan Ekspozicion estas grava parto de Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Laŭdire en la 1-a de majo de 2010, kiam inaŭguriĝos la Monda Ekspozicio, oni povos ĝui la solenecon de la ekspozicio en retejo kiel vizitanto en ekspoziciejo.

 

   La reta Monda Ekspozicio signifas, ke helpe de interreto kaj multkomunikila tekniko oni povas rigardi la surlokan Mondan Ekspozicion kaj tuje interkomunikiĝi sur reto, la retejo liveras servojn rilate informopeton, biletmendon… “Simple-dire, la reta Monda Ekspozicio ne nur simple kopias la surlokan ekspozicion,” diris Wang Liping, la ĉefdirektoro de la projekto.

  

Diversmaniere interkomunikiĝi kaj sperti kiel ĉeestanto

 

   Oni konigis, ke la retejo pri la Monda Ekspozicio en Ŝanhajo dividiĝas en du partojn, nome fundamenta konigo kaj montro de surretaj ekspoziciejoj. La fundamenta konigo enhavas detalajn informojn kaj materialojn de la ĝardeno de la Monda Ekspozicio de 2010, kaj la dua parto montras ekspoziciejojn por-rigardajn kaj persone sperteblajn, kiuj tridimensie montras konstruaĵojn, ekspoziciaĵoĵn kaj aranĝon de ekspozicia ĉambro kun ĉin- kaj anglalingvaj fotoj, son- kaj video-materialoj kaj movbildoj. Surbaze de la fundeamenta parto la dua parto interesas vizitantojn per realigo de interkomunikiĝo kaj persona sperto de ekspoziciaĵoj, kaj eĉ en ĝi kontentigeblas iliaj privataj demandoj. Per tiuj sperto kaj interkomunikiĝo la retejo forte impresas la vizitantojn. Ĉar ĝia tridimensia montro rekte kaj forte altiras al si la vizitantojn.

 

    La retejo projektas interagajn aktivadojn tute novajn, inkluzive organizadon de famuloj kaj steloj en kampoj de literaturo kaj arto, scienco k.s. Ili kune kun retanoj partoprenos en la aktivadoj de la ekspozicio, ekz. konstrui Estontan Urbon kaj Sonĝan Muron… Tiuj famuloj povas eniri en la retejon per sia figuro, tiam retanoj havos ŝancon kunvojaĝi kun siaj ŝatataj steloj.

 

Kune konstrui Estontan Urbon

 

    Wang Liping diris, ke konstruo de “Estonta Urbo” estas bona ideo de la retejo. Interkomunikiĝinte retanoj konstruos sian idealan urbon kunlaborante. Tia ideo parte devenas de surreta ludo, tamen ĝi ne estas tuta ludo, sed surreta interkomunikiĝa komunumo. Partoprenantoj dum sia konstruado persone spertos proceson de la estonta urbo.

 

Aktiva reago

 

    La ideo de surreta ekspozicio de Ŝanhajo akiris aprobon de la Internacia Ekspozicia Buroo (IEB) kaj pozitivan reagon de ekspoziciantoj. La 3-an de aprilo de 2009, en forumo pri Surreta Monda Ekspozicio okazinta en Parizo, V. G. Loscertales diris, ke surreta ekspozicio estas mejloŝtono kaj turnopunkto de la internacia ekspozicia historio, ĝi donos grandan valoron ne nur al ekspoziciantoj en 2010, sed ankaŭ al la Internacia Ekspozicio, kaj IEB subtenas ĝin.

 

    La 15-an de aprilo 2009, 174 partoprenantoj konfirmis, ke ili partoprenos la surretan Mondan Ekspozicion de 2010, kaj inter tiuj 22 landoj kunlabore konstruos persone sperteblan ekspoziciejon.

 

    Wang Liping diris, ke post la ekspozicio de 2010, restos tiuj rikoltoj, tiasence la reta ekspozicio estos la unua “nefermita ekspozicio”.

 

(el beijingreview.com.cn)

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng