420 mil homoj sin enskribis por volontulado por ŜME
2009-10-13
Volontulo gvidas vojon.
La 10-an de oktobro la ŝanhaja registaro informis en la gazetara konferenco pri la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME), ke 420 mil homoj sin enskribis por volontulado por ŜME, inkluzive de pli ol 1500 homoj el 83 landoj kaj regionoj.