| 2009-10-13
La 12-an de oktobro okazis en Ŝanhajo ceremonio de subskribo de kontrakto pri kunlaboro de la Ŝanhaja Flughavena Limigita Kompanio (ŜFLK) kaj la Hongkonga Adiministracio pri Flughaveno (HAF). La du flankoj fondos la Ŝanhaj-Hongkongan Limigitan Flughaven-administran Kompanion en Ŝanhajo, por kiu ili investos 100 milionojn da juanoj, el kiom ŜFLK okupas 51% da akcioj kaj HAF ---- 49%. La kunlaboro celas fortigi kunlaboron de Ŝanhajo kaj Hongkongo.
(el Xinhua-a Novaĵ-agentejo) |