Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Rusa ĉefministro Vladimir Putin atingis Pekinon
2009-10-13

 

 

    Invitite de ĉina ĉefministro Wen Jiabao, rusa ĉefministro Vladimir Putin atingis Pekinon vespere de la 12-a de oktobro kaj komencis sian 3-tagan oficialan viziton al Ĉinio.

   

    Tio estas la unuafoja oficiala vizito de Vladimir Putin al Ĉinio post lia ĉefministriĝo. Hu Jintao, ĉina prezidanto,Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, kaj Wen Jiabao, ĉina ĉefministro, respektive faros interparolon kun li dum lia vizito.

   

    Vladimir Putin ankaŭ ĉeestos la 14-an regulan renkontiĝon de la ĉefministroj de Ĉinio kaj Rusio kaj la 8-an ĉefministran kunvenon de la membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

 

(el www.news.cn )

Redaktoro: Liu Sigong

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng