2009-10-13
La 12-an de oktobro inaǔguriĝis la unua pekina internacia ekspozicio pri teknologio kaj aparatoj por redukti naturajn katastrofojn kaj eventualaj okazoj. Debutis la modelo de amfibia aviadilo Haiou-300, farita de la Ĝenerala Aviadila Kompanio sub la Aviada Industria Korporacio de Ĉinio. La aviadilo, kiu povas surakve ekflugi kaj descendi kontraŭ ondo alta je pli ol 2 metroj, estas uzata por fajro-estingo kaj surakva savado. Dum flugado ĝi povas malleviĝi ĝis akvosurfaco kaj glitante preni akvon, kaj ĝia maksimuma akvorezervokvanto estas 12 tunoj.
(el retejo Xinhua)
Redaktoro: Liu Sigong |