2009-10-19
Vespere de la 17-a de oktobro inaŭguriĝis en japana urbo Nagojo la 4-a konferenco de turismaj ministroj de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko. Shao Qiwei, estro de la Turisma Administracio de Ĉinio, Seiji Maehara, ministro pri teritorio kaj trafiko de Japanio, kaj Yu In-Chon, ministro pri kulturo, sporto kaj turismo de la Korea Respubliko, esprimis en la inaŭguro, ke la tri landoj pluapaŝe fortigos kunlaboron en la turisma kampo por kune trakti la nuntempan krizon.
En la konferenco partoprenis pli ol 400 delegitoj el registaraj turismaj fakoj kaj turismaj rondoj de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua |