Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina kargoŝipo estis forkaptita sur Hindia Oceano
2009-10-20

    La 19-an de oktobro, en sia brita ĉefstabejo la Atalanta Agado de la Eŭropunia Mararmeo por batali kontraŭ somaliaj piratoj proklamis, ke tiutage posttagmeze ĉindevena ŝipo kun loza kargo estis forkaptita de somaliaj piratoj sur la Hindia Oceano.

 

    John Harbour, proparolanto de la Eŭropunia Mararmeo garnizonanta en Britio, konstatis, ke 25 ĉindevenaj ŝipanoj sur la ŝipo estis forkaptitaj. Nuntempe ili estas sekuraj. Harbour esprimis: "Almenaŭ 4 piratoj estas sur la ferdeko, la forkaptita ŝipo sin movas al okcidento laŭ la somalia marbordo." La Eŭropunia Mararmeo jam sendis patrolaviadilon al la okazejo por konfirmi la lokon de la rabokaptita ŝipo. Li diris, ke la kapitano nun kontaktas kun la piratoj, sed oni ne scias konkretajn postulojn de la piratoj.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktorino: Chen Ji

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng