Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Yuan Longping: "Patrolando estas ĉiam en mia koro."
2009-11-06

Reprezentantoj ĉeestantaj Kunlaboran Forumon de Ministroj pri Teknologio de hibrida rizo vizitas provkampon de hibrida rizo de Yuan Longping septembre 2009. 
 
Yuan Longping akceptas grupon gvidatan de Sieraleona prezidento Koroma vizitantan la esploran centron pri hibrida rizo maje 2009. 
 

Yuan Longping en provkampo de hibrida rizo 

 

de DING WENJIE

 

    “Foje oni demandis min en Usono, ĉu mi venis al Usono por esploro aŭ lernado? Mi respondis, ke ni venis por instrui teknikon!” Tion rememorante, la 80-jara Yuan Longping ĉiam radiis de ĝojo kaj fiero.

 

    Lastatempe pli ol 300 personoj, kiaj ministroj el 18 landoj de Afriko, Azio kaj Latin-Ameriko, diplomatoj de iuj landoj en Ĉinio, reprezentantoj de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN kaj la Monda Nutraĵa Programo, kaj fakuloj pri rizo kolektiĝis en la urbo Changsha, kie laboras Yuan Longping, por diskuti pri teknologio de hibrida rizo. Inter ili multaj venis por peti helpon de Yuan Longping.

 

    S-ron Yuan Longping tiklas gloro kaj honoro pri siaj patrio kaj nacio. Intervjuate, li diris: “ Mi estas jam grandaĝa kaj spertis multon.” Antaŭ fondiĝo de la nova Ĉinio, Yuan Longping estis en la floro de sia studenta juneco, tamen malsato, fuĝado konstante ronĝis lian koron.

 

    “Antaŭe Ĉinoj estis neglektataj pro malriĉeco kaj postiĝinteco de la ŝtato.” Yuan Longping ofte flugis eksterlanden por akademiaj interŝanĝoj. “Komence de 1980-aj jaroj ni kun scivolemo vizitis superbazaron en Manilo de Filipinoj, ĉar tiam en Ĉinio ne estis superbazaro. Lokanoj ofte demandis nin ‘Ĉu vi estas japanoj’? ni respondis, ke ni venis el Ĉinio!”

 

    Tajlando estas plej granda lando eksportanta rizon en la mondo. Kiel “patro de hibrida rizo” Yuan Longping ofte vizitis la landon. La ŝanĝiĝoj de pozicioj de lokaj ĉinoj en la pasintaj jardekoj donis al li profundan impreson. “Antaŭe ĉinoj loĝantaj en Tajlando ne volontis konfesi, ke ili estas ĉinoj pro malalta pozicio. Sed nun ili ĉiuj fieras pro sia ĉina ŝtataneco.”

 

    En sia infaneco Yuan Longping ofte suferis malsaton. Ĝuste pro tio Yuan Longping persiste faris esploradon pri teknologio de hibrida rizo en dekoj da jaroj en malproksima montregiono de Hunan-provinco. Nun ĉina teknologio pri hibrida rizo esplorata gvidate de li jam estas avangarda en la mondo.

 

    En la lastaj jaroj dank’ al popularigo kaj utiligo de la teknologio pri hibrida rizo la mondo povas vivteni pliajn 70 milionojn da homoj ĉiujare, kaj pro tio oni atribuis al Yuan Longping preskaŭ ĉiujn premiojn pri agrikulturo. “Multaj honoroj estas ĝeno, mi devas min retiri ĉe brilaj sukcesoj,” Yuan diris.

 

    Malgraŭ sia promeso, Yuan daŭre penadas por pli da grandaj atingoj. La po-mu-a produktokvanto de supera rizo esplorita de li antaŭe estis 700 kg. sed nun 900 kg. Lastatempe li havigis al si alian celon, ke la po-mu-a produktokvanto de la supera rizo atingos 1000 kilogramojn, kiam li 90-jariĝos. “Tio ja estas realigebla,” serioze diris Yuan.

 

    Li diris al mi, ke unuflanke laŭ teorio la po-mu-a produktokvanto de rizo povas atingi maksimume 3000 kilogramojn, kies triono estas 1000 kilogramoj; kaj aliflanke sekve de utiligo de molekula teknologio estas efektivigebla daŭre altigi la produktokvanton.

 

    Kiel 80-jara maljunulo, spertinta multajn malfacilojn, kaj sciencisto, okupiĝanta pri esplorado pri hibrida rizo, Yuan Longping ĉiam tenas la patrolandon en sia koro.

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng