2009-11-13
|
Ĉina ĉefministro Wen Jiabao parolas en la inaŭguro. |
|
|
Gvidantoj de la forumo pri ŜME en la inaŭguro |
La 12-an de novembro inaŭguriĝis en Pekino la 7-a Ĉina Internacia Forumo pri la Ŝanhaja Monda Ekspozicio en 2010 (ŜME). Ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestis la inaŭguron kaj faris paroladon. Li diris, ke ŜME liveros bonŝancon ne nur al Ĉinio, sed ankaŭ al la mondo, kaj donos profundan kaj longtempan influon al disvastigo de la idealo de la Monda Ekspozicio kaj al akcelado de la paco kaj progreso de la mondo.
La forumon kune okazigis la ŝanhaja registaro kaj la internacia ekspozicia buroo. Ĝian inaŭguron ĉeestis pli ol 300 personoj.
(Teksto kaj fotoj de ZHAO XI) |