2009-11-13
En la 12-a de novembro en Singapuro, ĉina prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun singapura ĉefministro Lee Hsien Loong.
Hu Jintao prezentis ses proponojn pri profundigo de reciprokutilaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Singapuro. Li proponis, ke Ĉinio kaj Singapuro tenu la tendencon de kontaktiĝo de altrangaj oficistoj, plene ludu rolon de duflanka kunlabora sistemo, profundigu ekonomian kaj komercan kunlaboron, plivastigu humanisman kunlaboron, plifortigu nacidefendan sekuran kunlaboron kaj intimigu plurflankan kunlaboron.
Lee Hsien Loong tute konsentis pri la proponoj de Hu Jintao rilataj al disvolviĝo de la dulandaj rilatoj. Li esprimis, ke por antaŭenpuŝi estontajn kunlaborojn de la du flankoj, Singapuro kaj Ĉinio devas plifortigi kunlaborojn en urba reguligo, akvoutiligo, mediprotekto kaj aliaj kampoj, lerni spertojn unu de la alia kaj krei reciprokan utilon kaj komunan gajnon.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Niu Xueqin
|