| 2009-11-16
La 13-an de novembro inaŭguriĝis en Singapuro pintkunveno de gvidantoj industriaj kaj komercaj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlabora Konferenco. La kunvenon ĉeestis gvidantoj de la membroj de APEK.
La temo de la kunveno estas "Remuldi la mondan ekonomion: krizo kaj ŝanco". La ĉeestantoj diskutos ĉefe pri traktado de la internacia financa krizo, pri akcelado de reprosperiĝo de la monda ekonomio kaj pri fortigo de entreprena administrado.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|