| 2009-11-16
La 14-an de novembro, ĉina sportistino Bai Xue gajnis per 34'11"14 la oran medalon en finalo de la 10000-metra kurado de la Azia Atletika Ĉampioneca Konkurso.
Bai Xue estis ĉampionino de la 5000-metra kaj 10000-metra virinaj kuradoj de la Azia Atletika Ĉampioneca Konkurso en 2005. Ĉi-jare, pro fizika problemo ŝi partoprenis nur konkurson de la 10000-metra kurado, sed ŝi ankoraŭ tenis sian reĝinan pozicion en longdistanca kurado.
(el la retejo de Ĉinaj Novaĵoj)
Redaktoro: Liu Sigong
|