Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Liang Jun: la unua traktoristino de Ĉinio (III)
2009-11-16

de HE LIU

 

    Grupo de traktoristinoj

 

    La agoj de Liang Jun emociis Li Huijie en lernejo por kadroj de la provinco. Ŝi publikigis artikolon sub la titolo “Traktoristinoj Liang Jun kaj Wu Yuzhen” en la ĵurnalo “Nova Heilongjiang” la 9-an de marto, 1949. Leginte la artikolon, raportisto de “Tagĵurnalo de Nordoriento” Gu Lei verkis longan raporton pri Liang Jun kun la titolo “Nia traktoristino”, kiu estis transpresita en multajn ĵurnalojn, inkluzive de “Renmin Ribao” (organo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio). Tio faris Liang Jun vaste konata ekzemplo de virinoj en nova periodo.

 

    Influate de ŝi, multaj virinoj eklernis manipuli traktoron. “Sa Ren kaj Suoyao Erma venis de Interna Mongolio, juna Li -- de Yanbian en Jilin-provinco, kaj Yuan Rufen kaj Xu Xia -- de Ŝanhajo. La 3-an de junio 1950 fondiĝis la unua grupo de traktoristinoj je mia nomo. Mi estis ĝia estro.” Tion bone memoras Liang Jun.

 

Liang Jun (la unua de dekstre) kaj aliaj labormodeloj

    Septembre de la sama jaro okazis en Pekino la 1-a konferenco de reprezentantoj de labormodeloj kaj heroaj militistoj, kiun partoprenis Liang Jun. Antaŭ ekveturo estro de la lernejo diris al Liang Jun, ke ŝi petu kaligrafiaĵojn de ĉina prezidanto Mao Zedong pri la lerneja nomo. En la kunveno Liang Jun estis elektita kiel reprezentanto de labormodeloj agrikulturaj kaj akceptita de prezidanto Mao. Manpremante kun Mao, Liang Jun emociiĝis ĝis larmoj kaj tute forgesis, kion diris al ŝi la lernejestro.

 

    Pro tio Liang Jun tre bedaŭris kaj ne povis endormiĝi la tutan nokton. Ŝi pensis, ke ŝi nepre devas trovi alian ŝancon por peti kaligrafiaĵojn de prezidanto Mao. Ŝi skribis peton pri tio kaj donis ĝin al prezidanto de la Tutlanda Ĝenerala Sindikato Li Lisan. Tiu kun rideto diris: “Vi estas vere kapabla. Mi provu por vi.”

 

    Post kelkaj tagoj Li Lisan donis al Liang Jun grandan koverton kaj diris al ŝi: “Divenu, kio ĝi estas?” Liang Jun haste malfermis la koverton kaj vidis belajn kaligrafiaĵojn kun fortaj strekoj de prezidanto Mao Zedong kun la signifo “Mengya-lernejo”. Li diris, ke prezidanto Mao kaligrafie donis nomon nur al du lernejoj, unu estas la Unua Instruista Lernejo de Changsha, kie la prezidanto mem lernis, kaj alia estas la ŝia.

 

    Liang Jun ĉiam tenas la malcedeman spiriton. En 1951 ŝi estis sendita de la lernejo al Pekina Kolegio de Agrikulturaj Maŝinoj por lernado kaj sciis, ke parto de la lernantoj povos lerni en universitato en la sekvanta jaro post ekzameno.

 

    Por esti universitata studento Liang Jun kun klereco de nur mezlernejo diligente lernis tage kaj nokte. Laciĝinte ŝi lavis sian vizaĝon kaj ŝi maldikiĝis 10 kilogramojn en 3 monatoj antaŭ la ekzameno.

 

    Finfine ŝi estis akceptita de la universitato. Tie studentoj ameme nomis ŝin “fratino” kaj instruistoj donis al ŝi multajn prizorgojn.

 

    Dum lernado en la universitato Liang Jun konatiĝis kun sia nuna edzo, rompis sian gefianĉiĝon kaj komencis liberan amaferon.

 

    Diplomiĝinte el la universitato, Liang Jun ekstudis mekanikon de agrikulturo kaj fariĝis inĝeniero.

 

Redaktoro: Zhao Xi

 

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng