de LIN YIGUANG
Orharaj simioj en la provinco Yunnan estas unua-klasaj raraj pereantaj bestoj de Ĉinio, kaj estas nomataj "ŝtata trezoro" samkiel la grandaj pandoj. Ili, kun la totala nombro de 2000, loĝas en montaraj arbaroj de nordokcidenta Yunnan kaj Markam-gubernio de Tibeto, inter kiuj la naturparko Neĝmonto Baima en tibeta aǔtonoma subprovinco de Diqing, Yunnan-provinco estas la plej granda kaj ŝtatnivela naturparko de orharaj simioj de Ĉinio.
En la lastaj jaroj la ekologia medio multe pliboniĝis kaj la protektado antaǔeniĝis, pro tio, la nombro de orharaj simioj en la naturparko kreskis de 1000 en 2000 al 2000 hodiaŭ, kiuj konsistigas 70% de la speco en la tuta mondo. La 1-an de oktobro 2009 estis malfermita al la publiko la naturparko Neĝmonto Baima de Yunnan-aj orharaj simioj en Shangri-La, Yunnan-provinco. Cele al ekologia protektado, scienca esplorado kaj turismo la parko kun areo de 334 kvadrataj metroj starigis centron por savi orharajn simiojn, kaj regule monitoris kaj manĝigis ilin, por ke la amindaj "spiritoj" feliĉe vivu.
Mi fotis la orharajn simiojn kiuj libere vivas en la naturparko.
(el retejo Xinhua)
Redaktoro: Liu Sigong