Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinlingva kolonio en Usono
2009-12-14

de CHEN GUANGLI

 

Hugo, veninte de Kosta-Riko kaj lernante lingvistikon en Universitato Fullerton, bone parolas hispane, angle kaj ĉine. Lia edzino venas de Ŝanhajo. 
    Usona Monda Ĵurnalo raportis, ke ne estas strange, ke ĉinoj lernas la anglan, tamen estas strange, ke aro da fremdlandanoj kolektiĝas ĉiumonate kaj interparolas ĉinlingve. Hugo, veninte de Kosta-Riko kaj nun loĝas en Irvine, Kalifornio, estas respondeculo de la ĉinlingva kolonio, kiu havas 653 registritajn membrojn, inter kiuj multaj povas flue paroli en la ĉina lingvo.

 

    Hugo studas lingvistikon en Universitato Fullerton. Lia patrina lingvo estas la hispana. Li migris al Usono en la aĝo de 17 jaroj, kaj studis en supera mezlernejo kaj universitato en Usono. Poste li servis kiel angllingva instruisto en Kosta-Riko. Li havis ŝancon fariĝi interŝanĝa lernanto en Taiwan kaj restis tie por kvin jaroj. Reveninte al Usono, li ne volis forlasi la ĉinan lingvon kaj serĉis ĉie homojn parolantajn ĉine.

 

    Rekomendite de amiko, Hugo ĉeestis ĉinlingvan kolonion en Pasadena. Pro sia malkaŝemo kaj flua parolado en la ĉina lingvo, post dufojaj ĉeestoj, li fariĝis gastiganto de la kolonio kaj alvokis homojn de diversaj landoj kolektiĝi neregule "paroli ĉinlingve". Ne mankas ĉinoj en ĉiuj renkontoj por helpi tiujn, kiuj lernas la ĉinan lingvon kaj samtempe profitante la ŝancon ekzercas sin en angllingva parolado.

 

Ŝatantoj de la ĉina kulturo. 
    Hugo diris, ke la enhavoj de renkontoj varias. Oni aǔ manĝis en bier-domo aǔ montgrimpis, aǔ ludis kegloludon. Kaj en tio hazarde sukcesis eĉ geedziĝo de kelkaj paroj. Tamen li substrekis, ke la kolonio ne celas pri geedziĝo kaj amikeco, sed kono de la ĉinaj kulturo kaj lingvo.

 

    Ne malmultaj membroj povas flue paroli ĉinlingve. Adam, usonano, ŝatas la ĉinan lingvon. Li unue studis la ĉinan lingvon en la Universitato Los-Anĝeleso, kaj poste venis al la ĉeftero de Ĉinio kaj Taiwan. En lia kolonio estas ankaŭ tiuj, kiuj venis de Singapuro, Malajzio, Porto-Riko. Ĉiuj aliĝis al la kolonio pro ŝato de la ĉina lingvo. Fine Hugo menciis, ke la kolonio estas neprofita kaj malferma al ĉiuj. Oni bonvenigas ankaǔ ĉindevenajn amikojn veni al la kolonio.

 

(el retejo Ĉinaj Novaĵoj)

Redaktoro: Liu Sigong

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng