La 13-an de decembro inaŭguriĝis en Sharjah la 8-a Sharjah-a Foiro de Ĉinaj Varoj kune aranĝita de la Ministerio de Komerco de Ĉinio kaj la Sharjah-a Asocio de Industrio kaj Komerco de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. La foiron kun ĉ. 500 standoj partoprenas pli ol 200 ĉinaj entreprenoj. La varoj ampleksas aŭtojn kaj aŭtopecojn, elektronajn kaj elektrajn produktaĵojn, grenojn, manĝoleon kaj manĝaĵojn.