Finiĝis ĉirkaŭ 95% de konstruoj de zono de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio
2010-01-29
Jam finiĝis ĉirkaŭ 95% de konstruoj de zono de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, inkluzive de permanentaj pavilonoj kaj portempaj ekspoziciejoj, pri kiuj respondecas organizanto de la ekspozicio. Xi Qunfeng, estro de konstruado sub la Kunordiga Buroo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, diris, ke permanentaj pavilonoj plejparte finkonstruiĝis, kaj la prezentada centro kompletiĝos en la fino de februaro.