2009-12-21 de LIU KUN
En Yuanmou-gubernio de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, staras kolonforma terarbaro, kiu formiĝis antaŭ ĉ. 1.5 milionoj da jaroj pro multiĝo, etendiĝo kaj disvastiĝo de ravinoj. La terarbaro kun areo de 42.9 kvadrataj kilometroj estas unu el la tri mirindaj arbaroj en Yunnan kaj unu el la mirindaĵoj en la mondo. En 2007 la terarbaro estis elektita kiel “ĉarma pitoreskejo de Ĉinio” unusola en sudokcidenta regiono de Ĉinio. Komence de 2009 kiel monda turisma resurso ĝi sukcesis en petado de 4A-klasa pejzaĝejo de Ĉinio.
La terarbaro kun speciala pejzaĝo havas originalan belecon. Ĝia ĉarmeco varias en malsamaj sezonoj, tempoj kaj rigardate de malsamaj anguloj. En sunbrilaj tagoj la terarboj estas okulfrapaj, altaj kaj rektaj, kaj en nubaj kaj pluvaj tagoj ili aspektas kiel junaj knabinoj kovritaj per muslinoj. Vintre tie estas milde kiel en printempo kaj somere, varmege kiel en dezerto. La terkolonoj kun malbona stabileco facile perdiĝas. Iuj el ili aspektas kiel koko ĉi-jare, kiel hundo venontjare, kaj eĉ malaperas post tri aŭ kvin jaroj. La terarbaro per sia beleco kaj mistereco ekscitas scivolemon de la vojaĝantoj.
Vizitante la terarbaron oni povas ĝui ne nur belecon de la naturo, sed ankaŭ arton. Tiuj, kiuj amas naturon, vojaĝu tien kaj vizitu la terarbaron!
(el retejo Ĉinaj Novaĵoj)
Redaktoro: Liu Sigong
|