Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mia vojaĝo en Wuhan
2009-12-28

de JOSETTE DUCLOYER

 

    La Bretona Esperanta Federacio (FEB) havas longan amikan historion kun la Wuhan-a Esperanto-Asocio.

 

    Ekde la jaro 2000, ĉiujare okazas interŝanĝoj inter niaj membroj. La plej imponaj estis la tre sukcesa prelegrondvojaĝo de s-ro Peng tra Bretonio en 2001, kaj la partopreno de ĉinoj en la internaciaj renkontiĝoj de Pluezek (Côtes d’Armor), precipe en 2004 (6 personoj) kaj 2005 (5 personoj).

 

    De la 30-a de septembro ĝis la 5-a de oktobro 2009, kvar Bretonoj vizitis la Wuhan-an Esperanto-Asocion: Josette kaj Jean-Pierre Ducloyer, Ellen kaj André Ronceray.

 

    Jen la rakonto pri ilia mirinda akcepto en Wuhan.

 

    30-a de septembro

 

    Ni alvenis al la stacidomo de Wuchang per nokta trajno. La “malmolaj” kuŝejoj estis fakte tre komfortaj kaj tute vekitaj ni serĉas niajn gastigontojn. Ni konstatis, ke ekzistas du elirejoj, suden kaj norden kaj ni iom timas... Sed esperantistoj atendas nin en la du flankoj de la stacidomo kaj ĝoje ni ekvidis niajn amikojn Spado, Huzo kaj Trigo (S-ro Peng). Spado kaj Huzo venis kun siaj aŭtoj, tre belaj kaj komfortaj. Ili veturigis nin al la hejmo de Trigo por deponi la valizojn kaj poste al la sidejo de la Esperanta asocio, kie ni fotis kaj prenis teon. Poste ni matenmanĝis kune sur la strato per ĉinaj nudeloj kaj maizaj krespoj.

 

    Ni konatiĝis kun tiu granda urbo kun 8 milionoj da loĝantoj, kiu sin sternas en la du flankoj de la Jangzi-rivero en tri kvartaloj: Wuchang, kie situas la provinca registara domo, Hankou, loko de antaŭaj kvin eksterlandaj koncesioj kaj nun sidejo de bankoj kaj administrejoj, kaj Hanyang, pli industria. Inter Hankou kaj Hanyang fluas la rivero Han Shui, ĝis la alfluo al la Jangzi-rivero. Wuhan estas la ĉefurbo de la provinco Hubei.

 

    La trafiko estas impona, malgraŭ malpermeso veturi per sia aŭto (ĉiun duan semajnon?), laŭ la para aŭ nepara cifero de la matrikulplato. Ni miras, ke la malnovaj bicikloj preskaŭ tute malaperis, kaj anstataŭas ilin miloj da elektraj bicikloj kaj motorcikloj. Por la piedirantoj estas terure trapasi la straton, ĉar prioritataj estas unue la aŭtoj, due la motorcikloj, trie la bicikloj, kaj fine la piedirantoj....

 

    S-ro Peng, la gastiganto de André kaj Ellen, loĝas en Wuchang, kaj Vagi, nia gastiganto, loĝas en Hankou.

 

    En Wuchang ni piediris tra ĝardeno kaj vojeto kiu grimpas al monteto ĝis la kvin pavilonoj de budhisma templo. Je la supro, apud pagodo, ni renkontas instruiston pri Tajĝjiĉjŭan-o, kiu demonstris al ni kelkajn figurojn.

 

    Tagmeze ni ĝoje retrovis la vizaĝojn de tiuj, kiujn ni renkontis en Pluezek: Trigo, Vagi, Duve, Verdo, Apia, Aroma... Duve partoprenis naĝan feston en la Jangzi-rivero kaj ni akompanis lin por sperti la starton de centoj da naĝantoj, kiuj trapasos la riveron iom oblikve pro la forta fluo...

 

    Apude okazis teatraĵo de popola opero kaj ni aŭskultis la mirindajn kantojn de la aktorinoj kies vizaĝoj estas bunte ŝminkitaj.

 

    Ni revenis al la urbocentro por konatiĝi en la biblioteko kun la Esperanto-lernantoj kaj ĉeesti klasikan koncerton kun Vera, instruistino de komencantoj, kiun ni ekkonis en Pluezek.

 

    Post la bongusta vespermanĝo, ne ĉe la kutimaj rondaj tabloj sed ortangulaj, kun hejtoplato meze de la tablo, André kaj Ellen piediris al sia dormĉambro ĉe s-ro Peng, dum Jean-Pierre kaj mi veturis en tunelo sub la rivero por atingi la hejmon de Vagi. Ni estas ege bele akceptitaj de nia amiko kaj de lia simpatia edzino.

 

    1-a de oktobro

 

    Hodiaŭ okazas la 60-a datreveno de la Revolucio kaj de la Nova Ĉinio, estas gravega tago!

 

    Ni eksciis, ke okaze de tiu grava evento, la registaro dekretis tutan semajnan ferion por ĉiuj ĉinoj, kaj do multaj el niaj geamikoj povos akompani nin la tutan semajnon!

 

    Glora, kiun ni ekkonis en Pluezek kun ŝia filino, alvenis per sia bela ruĝa aŭto kaj veturigis nin tra la densa trafiko ĝis la hejmo de Aroma. La edzo de Aroma estas farbisto-ornamisto kaj belege dekoraciis la hejmon. Ni retrovis tie ĉiujn geamikojn por spekti kune sur la larĝa plata televidekrano la spektaklon de la oficiala ceremonio en la Tian’anmen-placo en Pekino. Atendas nin teo, fruktoj, kuketoj, bombonoj... Post la milita parado, ni spektis tre buntan paradon de reprezentantoj de la minoritatoj.

 

    Ni tagmanĝis tre bongustajn manĝaĵojn en korea restoracio, kiel hieraŭ ĉe ortangulaj tabloj kaj hejtigilo, kun bovaĵo, ŝafaĵo, salikokoj, fungoj, nudeloj en supo...

 

    Post la tagmanĝo, ni ĉiuj promenis laŭ la Jangzi-rivero, tra la belega Parko de Mitoj kaj Legendoj. Imponaj skulptaĵoj kaj bareliefo el marmoro 80 metrojn longa enscenigas kaj klarigas la multnombrajn ĉinajn mitojn kaj legendojn. Poste ni piediris en la kvartalo de la antaŭaj eŭropaj koncesioj. Du amikinoj de Glora akompanis nin.

 

    Post la vespermanĝo en eta restoracio, kie ni gustumis rizajn buletojn, diversajn raviolojn ktp, ni piediris ĝis la rivero, kie okazos artfajraĵo. Miloj da personoj atendis tie kaj ni opinias, ke ni vidos nenion pro la homamaso. Sed subite alvenis policano kaj sekve de li ni ĉiuj fendis la homamason, transpasis barilon kaj atingis la randon de la rivero, kie ni estas nun tute solaj, kun neniu kiu malhelpus la spekton de la artfaraĵo! Ni eksciis, ke tiu policano estas la edzo de unu el la amikinoj de Glora... Aliaj policanoj venis por diri al ni, ke estas malpermesite resti ĉi-tie. Sed nia policana amiko, kiu ŝajnas la ĉefo, respondis, ke li permesis kaj respondecis pri ni. Kaj baldaŭ li eĉ revenis kun pakaĵo de bieroj por ni... La spektaklo kaj etoso estas feaj... Dankon al ĉiuj geamikoj pro tiu memorinda nokto!

 

    2-a de oktobro

 

    Post la matenmanĝo en la hejmo de Vagi, ni retrovis André kaj Ellen kaj niajn ĉinajn geamikojn por la vizito de budhisma templo, kun diversaj statuoj: Budho kiu instruas, Budho kun virina vizaĝo, kiun oni preĝis por naski infanon...

 

    Post la vizito, juna monaĥo prezentis al ni la teoarton kaj ni gustumis bongustajn teojn verdan kaj ruĝan.

 

    Poste ni alvenis al taoisma templo, kie atendis nin la prezidanto de la taoisma asocio por komenti la viziton kaj klarigi pri Lao Tse. Ni karesas trifoje oran statuon de ĉevalo, kiu donos al ni riĉecon..., kaj oni donacis al ni objektojn kaj libretojn.

 

    Ni tagmanĝis en la vegetara restoracio, kiu apartenas al la templo, ĉar tiu religio estas tre proksima de la naturo kaj la taoistoj ofte estas vegetaranaj. Mirinda estas la aspekto de la manĝaĵoj: tute ŝajnas viando, kolbaso, salikokoj kaj diversaj manĝaĵoj sed fakte ĉiuj estas faritaj el toŭfuo de sojo. Ili estas akompanataj de legomoj kaj de teo tre bongusta, kiu ekzistas nur ĉi-tie per sekreta recepto. Huzo klarigis al ni, ke taoismo kaj budhismo estas komplementaj: taoismo zorgas pri la ĉiutaga vivo kaj la sano, kaj budhismo pri la vivo post la morto.

 

    Post la tagmanĝo ni vizitis ekspozicion de artaĵoj faritaj de kamparaj artistoj, kaj poste Spado kondukis nin al sia oficejo, kie li estras turisman agentejon. Li demonstris specon de nargileo per kiu oni fumas en suda Ĉinio kaj donacis al ni ambaŭ kaj al André kaj Ellen flakonon da ĉina inko. Li ŝategas la provincon Yunnan, en la Suda Ĉinio, ĉar li loĝis longtempe tie, kaj li parolis al ni pri la minoritatoj, kiuj popolas tiun provincon. Li proponis al ni ke aliafoje ni vizitu kune tiun parton de Ĉinio...

 

    Ni vespermanĝis ĉe Trigo kaj lia edzino Lili, kiu preparis por ni kaj la geamikoj bongustajn manĝaĵojn. André kaj Ellen alportis du botelojn da vino kaj ni donacis al Trigo fluton. André kaj Trigo ludis kune la saman fluton, kaj Trigo ankaŭ tradician ĉinan fluton. Belega, gaja kaj amikeca vespero!

 

    3-a de oktobro

 

    Matene ni veturis al la provinca muzeo, kie laboras esperantista arkeologo. Li estas unu el la arkeologoj, kiuj malkovris la tombejon de la Markizo Yi de Zeng kaj milojn da objektoj interne. Tiu tombejo datiĝas je 2400 jaroj (433 antaŭ Kristo)! Unue, dank’al li ni povis ĉeesti koncerton per malnovaj muzikinstrumentoj el kiuj vico da grandegaj sonoriloj, repliko de la vera instrumento malkovrita en la tombejo. Ekzistas nur du replikoj, la dua situas en Taiwan.

 

    Poste ni vizitis la muzeon, kun mirindaj objektoj trovitaj en la tombejo. La Markizo estis entombigita kun 7000 objektoj, la plej diversaj iloj el bronzo, bambuo, oro kaj jado, ĉiuj mirindaj. Ni admiras la originalon de la grandega muzikinstrumento farita per 64 sonoriloj el bronzo kun du tonoj kaj sep notoj, kiun ni aŭskultis ĵus antaŭ la vizito.

 

    Post la vizito, ni veturis al la Orienta Lago (Dong-lago), kie ni tagmanĝis en mirinda restoracio sur palisoj, meze de lotusoj. Ni konatiĝis kun amikino de Trigo, tre simpatia kaj gaja virino, kiu estis dumlonge profesia kantistino de la pekina opero. Ŝi ravis nin per siaj kantoj kaj Trigo bele replikis. Kia agrabla momento!

 

    Post la bongusta manĝaĵo, ni vizitis laŭlonge de la lago Parkon, kiu antaŭe apartenis al la familio de nia kantistino. Lia onklo donacis ĝin al la Ŝtato, kiu dankeme starigis en la Parko skulptaĵon de pluraj membroj de la familio, ĉiuj kantistoj aŭ muzikistoj.

 

    Hodiaŭ okazis granda tradicia festo, la mez-aŭtuna festo. Nokte ĉiuj promenis sub la luno laŭ la rivero, kuniĝis, kantis kaj dancis, manĝante bongustajn “lunajn kuketojn”. Ni alvenis al la riverbordo, kie staras alta monumento al Mao Zedong, kie estas skribita poemo verkita de Mao mem. Maljunulino alvenis kaj deklamas la poemon. Ŝajnas, ke en Wuhan Mao estas tre amata, ĉar li restadis tie dudekon da fojoj inter 1960 kaj 1974 kaj eĉ restadis en sia domo en Wuhan, nuntempa muzeo, unu jaron kaj duono inter 1966 kaj 1969. Oni rakontis, ke tiam li regule naĝis en la rivero. Piede de la monumento ni renkontis la Esperanto-lernantojn kun ilia instruistino Vera. Ĉiuj kortuŝe alportis kuketojn kaj donacetojn por ni. Kune ni piknikis sub la luno, gustumis la famajn kuketojn, dancis bretonajn dancojn dank’al la instruo de André kaj Ellen, kantis ĉinajn, Esperantajn kaj francajn kantojn. La amikino de Trigo, kiu tiel belege kantas operon, alvenis kaj plezurigis nin per opero-melodiojn, al kiuj nekonatuloj gaje replikis: ŝajnas, ke la pekino opero estas tre konata de la popolo kaj multaj parkere konas la tradiciajn melodiojn.

 

    Kia ĉarma kaj kortuŝa nokto!

 

    4-a de oktobro

 

    Matene ni vizitis Parkon kun Vagi. Estas dimanĉe kaj multe da familioj promenas tie, en simpatia etoso. Ekstere kaligrafartistoj kaj tradiciaj pentristoj demonstris. Ni kvar estis kiel steloj, ĉar ĉiuj volis foti nin kaj donaci al ni artaĵojn. Vagi donacis al ni belegan tradician pentraĵon de tigro, kiun juna artisto pentris antaŭ ni. Alia artisto donacis al ni pentraĵon de aglo, kaj ankoraŭ alian bildlibron de siaj pentraĵoj. Ĉiuj estas gajaj kaj babilemaj. Eĉ maljunulo, sciante ke ni estas Francoj, venis al ni kaj kantis la “Marseillaise”...

 

    Post kuna tagmanĝo, Vagi proponis al ni dancadon en sia dancklubo. Ni konatiĝis kun lia instruistino pri okcidenta danco kaj aliaj dancemul/in/oj. Jean-Pierre kaj mi ne kutimas danci sed bonvole ni provis... kaj sukcesis sen tro multe paŝi sur la piedoj de niaj amikoj....

 

    Poste ni veturis al la hejmo de Vagi, kie okazis la adiaŭa vespermanĝo. Sinsekvas francaj, ĉinaj kaj esperantaj kanzonoj en gaja etoso. Ni gustumis francan vinon kaj ankaŭ alkoholon de serpento...

 

    5-a de oktobro

 

    Je 5:30 matene ni kvar forveturis al la flughaveno per aŭtoj de esperantistoj. Je la alveno, ni havis la agrablan surprizon trovi en la halo plurajn el niaj geamikoj, kiuj ne hezitis ellitiĝi tre frue matene por akompani nin! Kia kortuŝa adiaŭo!

 

    Multegan dankon al ĉiuj esperantistoj, kiuj tiel belege akceptis nin en Wuhan: Trigo kaj lia edzino, Vagi kaj lia edzino, Aroma kaj ŝia edzo, Verdo kaj ŝia edzo, Apia, Glora, ŝia filino kaj ŝiaj du amikinoj, Spado, Huzo, Duve, Vera, Zhouping, Gracia, kaj multaj aliaj kies nomo mi jam forgesis sed kies bildo ĉiam restados en mia koro.

 

(Proponita de Peng Zhengming)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng