Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Bonŝanco por Esperanto
2010-01-06

 

    Jen Esperanta bonŝanco: sin prepari por DU MONDAJ EVENTOJ okazontaj en Brazilo en 2014 kaj 2016, nome monda futbala ĉampioneco kaj olimpikoj. La brazila registaro ekkonstruos en 2010 fervojon por ekspreso (kugla trajno), kiu atingos 350 km/h.

 

    Tiu fervojo, de la mirinda urbo Rio de Janeiro - RJ ĝis Campinas - SP, preter la provinca ĉefurbo Sao Paulo, longas 380 km-ojn.

 

    Antaǔ la 8-a de januaro ĉiu ajn persono povas sugesti interrete pri la projekto.

 

    Kion ni petos?

 

    La afiŝtabuloj de la tuta projekto prezentu informojn ankaǔ en Esperanto! Tio vere eblos!! Kial? Ĉar la popularega brazia prezidanto Lula jam sin oficiale manifestis favora al Esperanto antaǔ nelonge (letere al la prezidanto de UEA D-ro Probal Dasgupta). Ĉar la brazila senato ĵus aprobis leĝon kiu permesas instruadon de Esperanto en ĉiuj brazilaj mezgradaj lernejoj. Ĉar tio multe faciligos la viziton/vivon de eksterlandaj turistoj. Ĉar Esperanto estas internacia lingvo! Ĉar la koridoro Rio de Janeiro - Sao Paulo estas absolute la plej riĉa kaj politike strategia en Brazilo. Ĉar la kugla trajno interligos la tri plej grandajn flughavenojn de Brazilo (Galeao, Guarulhos kaj Viracopos).

 

    La hejmpaĝon de Brazila Agentejo pri Surteraj Transportoj - ANTT - detaligas la tutan projekton nomita TAV. Rimarko: ne nur brazilaj sed ankaǔ eksterlandaj entreprenoj rajtos partopreni aǔkcion de la konstruadon kaj esplori la servojn dum jardekojn. http://www.tavbrasil.gov.br/ (meze kaj sube de la ekrano klaklu sur "CONTRIBUIÇÕES" = kontribuoj.)

 

    Por rekte mesaĝi ANTT kaj pledi por Esperanto iru al: http://www.antt.gov.br/acpublicas/formulario.asp?evento=ap103

 

    La formulilo havas plurajn spacojn, sed jen detalo: la signitaj per ruĝa steleto (*) estas devigaj, tamen mi petas, ke laǔ eble vi plenumu ĉiujn spacojn.

 

    Por faciligi al neportugale lingvanoj jen traduko de ĉiuj kampoj tie estantaj:

 

    Entidade = organizo (al kiu eventuale vi estas ligita)

 

    (*) Nome = via kompleta nomo

 

    Cargo = via funkcio en la organizo (se estos via kazo)

 

    CNPJ/CPF = numero de dokumento (de via organizo aǔ via persona)

 

    Endereço = via adreso

 

    Cidade = urbo

 

    Estado = provinco (nur por brazilanoj)

 

    CEP = poŝta kodo

 

    (*) Telefone = telefono

 

    (*) e-mail = elektronika adreso

 

    (*) Especifique o item, artigo, clausula ou nome do projeto basico = specifu la eron, artikolon, klaǔzon de la baza projekto (tie simple skribu: INTERNACIA KOMUNIKADO)

 

     (*) Contribuicao/sugestao = kontribuo/sugesto

 

    Justificativa para a contribuicao = pravigu vian sugeston

 

    Je la fino de la formulilo estas du butonoj:

 

    Enviar = sendi (tuj aperas mesaĝo konfirmanta ricevon de via mesaĝo)

 

    Limpar = forviŝi (forviŝas ĈION kion vi skribis)

 

    La telefono kaj e-mail estas devigaj ĉar depende de la enhavo kaj pravigo de via sugesto oni kontaktos vin por preni pliajn detalojn aǔ eventuale vin danki.

 

    La limtempo por sugesti interrete estas la 8-a de januaro, post tiu limtempo nur persone eblos dum la kvar publikaj aǔdiencoj.

 

    Bonvole tuj sugestu pri uzado de Esperanto sur ĉiuj afiŝtabuloj de TAV kaj petu tion ankaǔ de viaj geamikoj, eĉ ne esperantistoj.

 

    Sugestu eĉ ke la informistoj de TAV ekstudu Esperanton, ĉar granda parto de vojaĝantoj estos eksterlandanoj!

 

    Mi esperas havi reagantojn minimume el 50 landoj por plene evidentigi la internaciecon de Esperanto, tial mi petegas vian kunlaboron.

 

Juscelino Gama

UEA fakdelegito pri instruado kaj disvastigo de Esperanto

(Redaktoro: Liu Zijia)

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng