Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Funkcias reta ŜME
2010-01-05

Teksto kaj fotoj de ZHAO XI

 

Wang Qishan, ĉina vicĉefministro kaj direktor-komitatano de organiza komitato de ŜME, funkciigas la retpaĝaron. 
 

 Han Zheng, direktoro de agada komitato de ŜME kaj urbestro de Ŝanhajo, prezidas la ceremonion.
 

Laborantoj montras retan ŜME al vizitantoj. 

 

    Ekde la 12-a de novembro 2009 ĉinlingvaj retumantoj en la mondo povas antaǔtempe viziti www.expo.cn, retpaĝaron de Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) . Posttagmeze de tiu tago Wang Qishan, ĉina vicĉefministro kaj direktor-komitatano de organiza komitato de ŜME, funkciigis la retpaĝaron.

 

    Jean-Pierre Lafon, prezidanto de la Buroo de Internacia Ekspozicio, kaj Luosaitaisi, ĝenerala sekretario de la Buroo de Internacia Ekspozicio, ĉeestis la funkciig-ceremonion. Han Zheng, direktoro de agada komitato de ŜME kaj urbestro de Ŝanhajo, prezidis la ceremonion.

 

    Per tri-dimensio, multmedio kaj aliaj teknologioj, la retpaĝaro kolektas pavilonojn kaj ĝardenojn de ŜME, por ke retumantoj virtuale vizitu la lokojn. Ŝajnas, ke ili persone spertus ŜME-on.

 

    La retpaĝaro povas ne nur disvastigi la influon de la Foiro, sed ankaǔ allogi pli da homoj ĝin viziti . La Buroo de Internacia Ekspozicio alte taksas la retpaĝaron, opiniante, ke ĝi estas "revolucia kreo en la monda ekspozicia historio".

 

    Organizantoj laǔ konstru-rapido surrete malfermas kelkajn ĝardenojn kaj eksterajn scenejojn de kelkaj pavilonoj, por ke retumantoj anticipe vizitu la ekspoziciejojn. La retpaĝaro malfermos novajn pavilonojn kaj enhavojn, ĝis la tuta konstruejo estos ciferecita.

 

    Laǔplane la angllingva versio de la retpaĝaro ekfunkcios en januaro 2010. En majo la reta foirejo estos finkonstruita. Tiam oni povos plenamplekse aprecios ĝin kune kun la fizika ŜME.

 

    Post fermo de ŜME vizito al la retpaĝaro ĉiam estos bonvena, por ke ĝi fariĝu "eterna".

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng