2010-01-06
La dua kandidato por la B-komitataneco de UEA, kiu sendis siajn respondojn al Libera Folio, estas estrarano José Antonio Vergara. Li esperas ke la elektoj de B-komitatanoj donos al la membroj la ŝancon demokratie influi la konsiston de la sekva estraro. En la komitato li volus vidi pli da veraj debatoj. "Laŭ mia ĝisnuna sperto pri la komitata funkciado, malgraŭ tio, ke en ĝi sidas elstaraj movadanoj, kiel organo de UEA, ĝi estas tro pasiva kaj iom burokrateca", li skribas. Li priskribas sin kiel "realisman idealiston", kaj opinias, ke la plej grava tasko de UEA estas produkti parolantojn de Esperanto. Samtempe li volas, ke UEA pli aktive serĉu aliancanojn ĉe sociaj movadoj kun similaj celoj.
* José Antonio Vergara: (1962) Ĉiliano, DM de UEA. Kuracisto, ŝtatfakulo pri epidemiologio kaj universitata instruisto. Aktivulo por Esperanto kaj lingva ekologio ĉe la alimondisma movado. Ofta kontribuanto al movadaj diskutoj kaj iniciatoj (IKU, UK-kongresaj temoj, ktp). Post unujara kunordigo de la Amerika Komisiono oni elektis lin estrarano de UEA en 2007, kun okupiĝo pri faka kaj scienca agado.
Kiel mondperiferia movadano, Vergara volas reliefigi la tutmondecon de UEA kaj plifortigi ĝian karakteron de libervola, diversnivela, solidara kaj efike kunlabora homgrupiĝo por antaŭenigi Esperanton kiel ilon por pli paca kaj egaleca mondo, laŭ la vivanta revo de Zamenhof.
La elekto de komitatanoj B
La elekto de komitatanoj B estas la sola maniero, en kiu la individuaj membroj de UEA povas rekte influi la gvidadon de la asocio. Libera Folio alvokas kandidatojn prezenti sian programon kaj allogi subtenon pere de nia bulteno.
Membroj de UEA, kiuj mem volas kandidatiĝi por la posteno de komitatano B, devas sendi al la Centra Oficejo sian biografieton kun deklaro pri la movadaj celoj, kiu kune ampleksu maksimume 150 vortojn. Kune kun la biografieto oni sendu ankaŭ sian skriban konsenton kandidatiĝi.
el libera Folio
Redaktorino: Chen Ji |