de Hou Deqiang
 |
|
 |
|
|
Bancuo manĝigas la antilopidojn. |
|
Savitaj antilopidoj ameme ŝatas Bancuon. |
|
Bancuo meditanta antaŭ la detruado de la antilopaj feroj konfiskitaj en Keke Xili. |
9-jara tibeta knabino Caiyong Bancuo naskiĝis en Yushu-a Tibeta Gubernio de Qinghai-provinco. Ŝia patro -- Muma Zhaxi estas gardisto de Ĉina Gardista Administra Buroo pri Ŝtata Natura Rezervejo, kaj li respondecas pri protekto kaj savo de la sovaĝaj bestoj en la rezervejo. Tiam, kiam Bancuo estis malpli ol 3-jara, sekvante sian patron, venis al la pli-ol- 4600-metra-marnivela protekta stacio de Keke Xili Natura Rezervejo, ŝi jam ekkonis, ke la laboro de sia patro estas respektinda.
Lastatempe Bancuo ofte vidas, ke la tibetaj antilopoj vagantas ĉe la font-areo de Yangzi-, Lancang- kaj Flava-Riveroj. Ŝi diris, ke la viglaj kaj belaj bestoj estas ŝiaj amikoj. Ĉiufoje, kiam ŝi kaj ŝia patro vizitas la protektan stacion, ŝi vestis sin per belaj vestaĵoj. Tie ŝi manĝigis antilopidojn, kaj tiuj bestidoj intime familiariĝas kun ŝi.
el retejo Xinhua
Redaktoro: Liu Sigong