2010-01-07
En kvar jaroj de 2006 ĝis 2009 Ĉinio fermis malgrandajn termikajn centralojn kun pli ol 60 milionoj da kilovattoj. Laŭ kalkulo, la fermado ĉiujare povas ŝpari 69 milionojn da tunoj da karbo kaj redukti ellason de 1,2 milionoj da tunoj da sulfurilo kaj ellason de 139 milionoj da tunoj da karbona dioksido.
La ĉina Ŝtata Buroo pri Energio esprimis, ke en la jaro 2009 la konstruado de ĉina termika centralo daŭre direktiĝis al tiu kun pli granda kapacito kaj pli efika mediprotekto. Samtempe kun tio, nuklea centralo plue rapidigis sian paŝon. Ĝis la fino de la pasinta jaro estis 20 nukleaj generatoroj konstruataj kun la kapacito de pli ol 20 milionoj da kilovattoj.
el CRIonline
Redaktorino: Chen Ji |