Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 158-jara Monda Ekspozicio en Ĉinio
2010-02-22

Teksto de CAO LINGJUAN kaj fotoj de ZHAO XI

 

 En la 7-a Internacia Forumo de ŜME en 2010
    La 12-an de novembro okazis en Pekino la 7-a Internacia Forumo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) en 2010 kun la temo “Kolekti saĝecon de la tuta terglobo kaj kune krei estontecon de la urboj” cele esplori eksponadon, aktivadon kaj forumon de ŜME. Oni diskutis kiel ekspliki “Bela urbo, bela vivo” per diversaj manieroj kaj karakteroj.

 

    Ĉiu Monda Ekspozicio estas grava atestanto de evoluo de la homa civilizacio

 

  

Prelegas ĉina ĉefministro Wen Jiabao. 
  “La historio de la Monda Ekspozicio estas tiu de la homaro de postrestado al progresado, de enfermado al malfermado, de konfliktado al kunlaborado kaj de materio-apoteozado al scienco-respektado.” La prelego de ĉina ĉefministro Wen Jiabao vekis varman kaj longtempan aplaŭdadon de la aŭskultantoj.

 

    En Pekino kovrita de blanka neĝo kolektiĝis pli ol 300 personoj, inkl. de oficistoj kaj fakuloj el diversaj landoj, reprezentantoj de internaciaj organizoj kaj elitoj de diversaj rondoj por la 7-a Internacia Forumo de ŜME en 2010. Tio estis la lasta internacia forumo antaŭ malfermo de ŜME.

 

 
 Parolas Han Zheng, urbestro de Ŝanhajo kaj vicdirektoro de la Organiza Komitato de ŜME.
    “Antaŭ la fino de marto 2010 finkonstruiĝos ĉiuj bazaj instalaĵoj en kaj ekster la ĝardeno kaj antaŭ la jarfino de 2009 estis finkonstruitaj la kvar eternaj konstruaĵoj sur unu akso.” Tion anoncis Han Zheng, urbestro de Ŝanhajo kaj vicdirektoro de la Organiza Komisiono de ŜME en 2010. ŜME surrete permesas al retanoj de la tuta terglobo anticipe spekti ŜME.

 

    “Ĉio komenciĝis de la Mondaj Ekspozicioj!” Wen Jiabao emfazis la grandan influon de la ekspozicioj al la homaro, vapormaŝino, lampo, telefono, filmo, televidilo, aŭto, aviadilo, spacoflugilo... tiujn gravajn inventojn transportis la ekspozicioj al la tuta mondo, kaj per ili la homaro profunde ŝanĝis sian vivon. “Ĉiu Monda Ekspozicio estas grava atestanto de evoluo de la homa civilizacio.”

 

Parolas en la forumo Jean-Pierre Lafon, prezidanto de la Buroo de Internacia Ekspozicio. 
    La temo de ŜME “Bela urbo, bela vivo” havas “fortan realan signifon”. Jean-Pierre Lafon, prezidanto de la Buroo de Internacia Ekspozicio, esprimis: “La Buroo de Internacia Ekspozicio esperas, ke ŜME helpos pli bone trakti diversajn seriozajn defiojn, kiujn la homaro renkontos en la 21-a jarcento. Oni ne devas fermi siajn okulojn, sed montri grandan antaŭvidemon kaj ĵeti siajn rigardojn al pli gravaj problemoj koncernaj al disvolviĝo de la nunaj mondo kaj urboj.”

 

    Monda Ekspozicio -- ponto por interkomunikado

 

Wu Jianmin, honora prezidanto de la Buroo de la Internacia Ekspozicio, en la forumo. 

    Ĝis malfermo de ŜME en 2010, la Monda Ekspozicio havas la historion de 159 jaroj. “En la historio de la homaro probable malmultaj povas sin teni pli ol cent jarojn sen dekadenci,” diris en la forumo Wu Jianmin, honora prezidanto de la Buroo de Internacia Ekspozicio.

 

Zhong Yanqun, speciala vicdirektoro de la Agada Komitato de ŜME, sur la podio 

    “La Monda Ekspozicio kontentigas la bazan bezonon de la homaro, t.e. interkomunikado. Pere de interkomunikado, homoj dividas spertojn el la vivo kaj tiras lecionojn unu el aliaj. Probable, en tio kuŝas la kialo, ke la Monda Ekspozicio havas longan historion,” diris Zhong Yanqun, speciala vicdirektoro de la plenuma komitato de ŜME en 2010.

 

    Efektive, ŜME havas tri jenajn subtenajn programojn: eksponado, aktivado kaj forumo. De pli ol cent jaroj la Monda Ekspozicio evoluis iom post iom de eksponado ĉefe de fruktoj de la industria revolucio kaj avangardaj industriaj produktaĵoj de diversaj landoj al montrado de sintezaj atingoj ekonomiaj, kulturaj, sociaj, sciencaj kaj teknologiaj de la tuta mondo, ekz., “nanotenda urbo”, prezentita de prof. Mohammad Alissan Alghamdi's, ĝenerala inspektoro de la plenuma komitato de Saudi-Arabio por ŜME en 2010, montros en ŜME, kiel Saudi-Arabio mildigas per tio la premon alportatan de pli kaj pli multaj pilgrimantoj al urbo.

 

 Prof. Mohammad Alissan Alghamdi's prezentas la “nanotenda urbo”.
  

 Hans d’Orville intervjuata dum paŭzo de la forumo
  La Monda Ekspozicio estas ankaŭ kultura festivalo plej intensa kaj plej varieca. “Iuj aferoj, kiujn oni ne povas fari politike, estis plenumita per kulturo. En konstruado de interkomunika ponto, multaj ŝtonoj estas akumulitaj de kulturo.” diris Hans d’Orville, ĝenerala sekretario de Unesko.

    La Monda Ekspozicio lasas neforgeseblan memoron al la vizitantoj dum ilia tuta vivo

 

    Por fari aktualaĵon pri la Monda Ekspozicio, Wu Jun, raportisto de televida stacio, vizitis Nov-Jorkon, Filadelfion kaj aliajn usonajn urbojn, kiuj gastigis la Mondan Ekspozicion, la rezulto estas, ke ĉiuj intervjuitoj diris: “Hej, tiun jaron mi vizitis la Mondan Ekspozicion, kiu komplete ŝanĝis min.”

 

 

 Parolas Hong Hao, direktoro de la Akordiga Buroo de la Aferoj de ŜME.
    Certe, vidinte en la Monda Ekspozicio fonografon, trajnon kaj aviadilon, la homoj, vivantaj fine de la 19-a jarcento, fortigis al si la fidon al tio, ke scienco kaj teknologio ŝanĝas la homan vivon; post media poluado alportata de militoj kaj ekonomia disvolvo, la Monda Ekspozicio en la meza kaj lasta periodoj de la 20-a jarcento fidigis la homojn, ke oni devas superigi sciencojn kaj teknologiojn per homeco. Hong Hao, vicĝenerala sekretario de la popola registaro de Ŝanhajo kaj direktoro de la Akordiga Buroo de la Aferoj de ŜME, diris: “Ni esperas, ke la saĝeco, sperto kaj ideologio kolektitaj influos personojn ne nur fakajn, sed ankaŭ la ordinarajn vizitantojn al la Monda Ekspozicio kaj tiujn, kiuj donas atenton al ĝi.”

 

    Freŝaj kaj mirindaj konstruaĵoj, diverslandaj temperamentoj, plej novaj sciencoj kaj teknologioj... La Monda Ekspozicio permesas, ke “Oni vidu la mondon sialande.” diris Hans d’Orville, “Dank’al la Monda Ekspozicio, oni povas sperti pli da diferencaj kulturoj en mallonga tempo.” 

 

    Wu Jianmin ripetis la vortojn, kiuj lin kortuŝis: “Tiam, oni vere feliĉas estante ĉino.”

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng