2010-01-08
La 7-an de januaro okazis en Nanning, ĉefurbo de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio, ceremonio celebre al la inaŭguro de la liberkomerca regiono de Ĉinio kaj la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj (ASOAL). Yi Xiaozhun, ĉina vicministro de komerco, Sundram Pushpanathan, ĝenerala vicsekretario de la asocio, Somsavat Lengsavath, laosa vicĉefministro, kaj oficistoj de Ĉinio kaj membrolandoj de la asocio kune malfermis kunlaboran pordon de la liberkomerca regiono per "ora ŝlosilo".
La liberkomerca regiono de Ĉinio kaj ASOAL oficiale finkonstruiĝis en la 1-a de januaro 2010.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|