2010-01-11 Karaj gesamideanoj kiuj partoprenis sugestadon pri Esperanto al ANTT - TAV (Brazilo), jen pli da informoj pri tio.
Post informo de s-ano R. J. Glossop (Usono) pri malakcepto de alilingvaj mesaĝoj far de ANTT (projekto TAV - Brazilo), je la 6-a de Januaro mi telefonis al ANTT kaj parolis kun la direktoro de "ouvidoria" (peranta popola departemento) D-ro Nilo Moriconi Garcia pri la neceso akcepti tiujn alilingvajn mesaĝojn, kaj pri la tempomanko por peti tradukadon de la alvenintaj alilingvaj mesaĝoj, ktp.
Tiam li prenis la kompromison provi solvi la problemon ĉe la estraro de ANTT.
Hieraǔ (08/jan/2010) li telefonvokis min kaj diris pli malpli tiujn vortojn (resume):
a) La afero pri eksterlanda manifestado (alivorte alilingva kaj pri Esperanto) estis tute kaj absolute ne antaǔvidebla aǔ antaǔpensebla far de ANTT, kaj ĝi nin surprizigis. La manifestado estas konsiderinda, malgraǔ la forto/potenco de la "EDITAL" (oficiala diro), kiu mencias la portugalan.
b) La sugestoj jam atingis ĉ. 6.000 (tiam) kaj la grandega plejmulto temas pri Esperanto, kaj granda parto venis el eksterlando alilingve, ktp.
c) Cele ne simple preteratenti tiun konsiderindan popolan eksterlandan manifestadon kaj intereson pri nia projekto TAV jen estraro de ANTT decidis prokrasti la limdaton por sugestado (interrete) ĝis la 29-a/jan/2010, tiel ĉiuj eksterlandanoj (kiuj volos, kompreneble), havos tempon por pretigi tradukon de siaj mesaĝoj, aǔ simple elverki alian kaj ĝin sendi (nepre en la portugala).
d) La prokrasta decido estis publikita en DOU (federacia ĵurnalo), hieraǔ.
Certe mi dankegis lin pro la afabla kaj grava interhelpo!
Do estas tio, miaj karaj, denove mi aliras vin kaj mi kalkulas je via komprenemo kaj bonvolemo pri tio:
a) Se eventuale vi sendis mesaĝo(j)n al ANTT / TAV en neportugala lingvo, bonvole portugaligu ĝin, ekzemple per la aǔtomata tradukilo de google trovela ĉe http://translate.google.com/#fr|pt|exemple.
b) Se vi transsendis mian unuan petadon al viaj geamikoj bonvole resendu ankaǔ tiun ĉi peton, tiel ili povos ekscii pri la prokrasto kaj eventuale portugaligi siajn mesaĝojn aǔ alternative sendi novajn sugestojn al ANTT/TAV.
Rimarko:
Pro tia prokrasto certe ni havos plian tempon por kontakti tiujn niajn jarfin-forestemajn geamikojn, ĉu ne?
Aǔ eĉ elplensi kaj sendi aliajn dirojn, ĉu ne?
Laǔ la reguloj de ANTT ĉiu povas prezenti plurajn malsamajn sugestojn.
Juscelino Gama
UEA fakdelegito pri instruado kaj disvastigo de Esperanto
(Redaktoro: Liu Zijia) |