Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Emocia transdono de festlibro al Humphrey Tonkin
2010-01-11

 

    Sabaton, la 9-an de januaro, okazis en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo varmetosa aranĝo, dum kiu oni transdonis al prof. Humphrey Tonkin la festlibron La arto labori kune eldonitan de UEA okaze de lia 70-a naskiĝ-datreveno. Prof. Tonkin festis sian naskiĝtagon la 2-an de decembro, sed la festlibro estis publikigita en januaro lige kun lia ĉi-jara vizito al la Biblioteko Hodler pro lia bibliografia laboro por la usona Asocio de Modernaj Lingvoj. La transdonon ĉeestis 50 invititaj gastoj, i.a. la estraranoj de UEA, la prezidanto de la Akademio de Esperanto, prof. John Wells, kaj multaj kontribuintoj al la festlibro.

 

    Komence de la ceremonio prezidanto Probal Dasgupta prezentis tre personan laŭdacion al la jubileulo, verkitan en poezia formo. Sekvis laŭtlego de gratulmesaĝo de d-ro L.C. Zaleski-Zamenhof al sia "pli juna amiko". La redaktoroj de la festlibro, d-ro Ulrich Lins kaj d-ro Detlev Blanke faris prelegojn, en kiuj ili prilumis la enhavon de la libro. D-ro Lins parolis pri la movada agado de Humphrey Tonkin, dum d-ro Blanke priskribis lian kontribuon al la lingvopolitiko. Poste la korojn de la publiko tuŝis bela interpreto de la poemo "La vojo" de L. L. Zamenhof, deklamita de Wera Blanke. La programo kulminis, kiam prezidanto Dasgupta enmanigis al sia elstara antaŭulo la imponan 900-paĝan libron, kiu konsistas el artikoloj, eseoj kaj rememoroj de tuta cento da kontribuintoj. Post longa aplaŭdo la emociita jubileulo respondis per dankvortoj al la realigintoj de la librego kaj per omaĝo al multaj aliaj esperantistoj, kiujn li renkontis kaj kun kiuj li kunlaboris dum sia pli ol 50-jara esperantisteco. Al Tonkin precipe plaĉis la titolo de la festlibro, La arto labori kune, kiel esprimo de la ideo, kiu ĉiam estis al li tre grava en lia agado. Post komuna tosto la ĉeestantoj ricevis la honoron esti la unuaj por akiri la novan libron kaj ricevi por ĝi aŭtografon de Tonkin. La tuta aranĝo estis filmita por la Reta Kinejo de UEA.

 

    La arto labori kune kostas 60,00 eŭrojn kaj estas mendebla ĉe la Libroservo de UEA kaj baldaŭ ĉe aliaj libroservoj. Mendante ĉe UEA oni ricevas rabaton de 1/3 ekde samtempa aĉeto de minimume 3 ekzempleroj. (Aldoniĝas 10% por la sendokostoj kaj en EU imposto de 6%.)

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng