Inaŭguriĝis la 15-a Harbina Internacia Konkurso de Glaciskulptaĵoj
2010-01-11
Glaciskulptisto faras desegnadon por sia glaciskulptaĵo.
La 10-an de januaro inaŭguriĝis sur Taiyang-insulo la 15-a Harbina Internacia Konkurso de Glaciskulptaĵoj kiel unu el la programeroj de la 26-a Harbina Internacia Glacia Festivalo. Laŭraporte, la konkurson finiĝontan en la 13-a de januaro partoprenas ĉ 100 glaciskulptistoj de 21 teamoj el Ĉinio, Britio, Usono, Rusio kaj aliaj 5 landoj kaj regionoj.