2010-01-11
La 9-an de januaro la kompanio eSolar de Usono kaj la Penglai-a Limigita Kompanio pri Fabrikado de Elektropovaj Ekipaĵoj en Shandong-provinco, orienta Ĉinio, kune okazigis en Pekino gazetaran konferencon kaj subskribis interkonsenton pri konstruo de la sunenergia lumokondensa generatoro je 2 milionoj da kilovattoj en Ĉinio. La totala investado por tiu ĉi programo superis 5 miliardojn da usonaj dolaroj.
La teknologio pri sunenergia lumokondensa generatoro utiligas sunlumon por varmigi cirkulan akvon kaj ĝin transformi al vaporo, kiu movas vaporan turbinon por produkti elektron. Tiu ĉi programo plenigis la blankon de Ĉinio.
(el retejo Xinhua)
Redaktoro: Liu Sigong
|