2010-01-11
La 10-an de januaro, ĉina financa ministro Xie Xuren diris en la tutlanda financa laborkunveno, ke en 2009 la financa enspezo de Ĉinio laŭ antaŭkalkulo atingos 6847.7 miliardojn da juanoj (ĉ. 7 juanoj egalas al unu usona dolaro), kreskante je 11.7% kompare kun la pasinta jaro. La financa deficito estas en buĝeto aprobita de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio.
Laŭ raporto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo, analizanto opinias, ke sub la internacia financa krizo, la financa enspezo de Ĉinio realigis kreskon de 11.7%, tio signifas, ke laŭdate plenumiĝis la kreska celo de la financa enspezo decidita en la jarkomenca buĝeto.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|