2010-01-12
La 11-an de januaro Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, esprimis, ke disvolvo estas kerna laboro de UN en 2010.
Samtage Ban Ki-moon konigis al la Ĝenerala Asembleo la laborplanon de UN por 2010. Poste li diris al raportistoj, ke la mondo troviĝas nun en epoko sen sekureco, kvankam reprosperiĝas ekonomio de multaj landoj, tamen estas ankoraŭ peniga la vivo de homoj kaj ne ĉesas konflikto en pluraj lokoj.
Li emfazis, ke 2010 estas disvolva jaro, la mondo devas koncentre rapidigi procezon de la jarmila disvolva celo. La jarmila disvolva celo estas ege grava kaj ne permesas malsukceson.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|