La 11-an de januaro, en la ekspozicia centro de Hongkong malfermiĝis kvar ekspozicioj: la 1-a ekspozicio pri ĉiutagaj uzaĵoj por beboj, la ekspozicio pri ludiloj de Hongkong, la 10-a ekspozicio pri skribilaroj kaj la 8-a hongkong-a internacia ekspozicio pri rajtigitaj patentaĵoj. La ekspoziciojn partoprenis 2500 entreprenoj el diversaj lokoj de la mondo.