2010-01-13
La plej alta premio de Ĉinio pri scienco kaj teknologio por 2009, ĵus publikigita, elvokas atenton de amaskomunikiloj. La publiko esprimas sian gratulon al tiuj laŭreatoj kaj kore esperas, ke la plej alta premio de Ĉinio pri scienco kaj teknologio povos fariĝi akcelilo de kreivo de scienco kaj teknologio de Ĉinio.
La plej alta premio de Ĉinio pri scienco kaj teknologio, pro ĝiaj aŭtoritateco kaj granda premisumo de 5 milionoj da juanoj (ĉ. 7 juanoj egalas al unu usona dolaro), kiuj kompareblas kun Nobel-premio, estas multe atentata. Sed en la lastaj jaroj ĉinaj sciencistoj premiitaj plejparte havis grandan aĝon. La averaĝa aĝo de 16 akademianoj, kiam ili estis premiitaj, estis 81-jara, kaj 3 el ili jam forpasis antaŭ kelkaj jaroj, kiam publikiĝis la premio. Artikolo el la ĵurnalo Xinjing diris, ke estus pli bone,ke se la gajnintoj de la premio estus pli junaj.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|