2010-01-13
 |
Emisi-ceremonio en Pekino |
|
 |
UN-emblemo kaj la desegnaĵo por simiojara poŝtmarko emisiita en 1980 |
La 11-an de januaro, memore al la 30-jariĝo de emisiado de la unua serio da poŝtmarkoj pri 12 naskiĝsimbolaj animaloj de Ĉinio, la Poŝta Servo de UN, la Universala Interregistra Filatel-organizo kaj la Ĉina Asocio de Kolektantoj kune okazigis ceremonion por emisii "poŝt-trezoron de naskiĝsimbolaj animaloj" en Pekino. Por UN tio estas la unuafoja emisiado de poŝtmarkoj kun la temo pri naskiĝsimbolaj animaloj de Ĉinio.
(el retejo Ĉina Novaĵo)
Redaktoro: Zhao Xi
|