2010-01-14
La 12-an de januaro la Ĉina Ŝtata Halo de Scienc-teknologiaj Mezurado kaj Desegnado estis starigita en Pekino. La halo kun areo de ĉ. 1800 kvadrataj metroj sidas en la nova sidejo de la Ĉina Ŝtata Buroo de Mezurado kaj Desegnado.
Kiel bazo por eksponi scienc-teknologiajn fruktojn de mezurado kaj desegnado de Ĉinio, tiu por popularigi scienc-teknologiajn mezuradon kaj desegnadon kaj tiu por disvolvi historion kaj kulturon de mezurado kaj desegnado, la halo sisteme montras brilan disvolvadon kaj pompajn atingojn tiukampe, kaj ankaŭ aplikadon de rilataj fruktoj kaj evoluon de la geografia informa industrio.
(el retejo Xinhua)
Redaktoro: Liu Sigong
|