La 12-an de januaro la Geologia Prospektorado de Usono deklaris, ke posttagmeze de tiu ĉi tago okazis forta tertremo de la grado 7 en maro najbara de la kariba insula lando Haitio.
En 20 minutoj post la tertremo okazis 5 posttremoj. Ĝis nun oni ankoraŭ ne raportis pri morto kaj vundo de homoj nek pri perdo de propraĵoj.