2010-01-14
La 12-an de januaro Jiang Yu, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en la regula gazetara konferenco en Pekino, ke Ĉinio volontas klopodi kune kun diversaj flankoj por kiel eble plej frue refunkciigi la 6-flankan interparolon pri la nuklea problemo de la korea duoninsulo kaj konservi pacon kaj stabilecon de la duoninsulo. Ŝi diris ankaŭ, ke Ĉinio volontas teni interkomunikiĝon kun diversaj flankoj por interŝanĝi opiniojn pri rilataj problemoj.
(el retejo Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Zhao Xi |