2010-01-14
La 13-an de januaro la ĉina internacia savtaĉmento ekveturis al la tertreme plagita loko de Haitio por helpi la lokan savadon.
Laŭ raporto de la Ĉina Centra Televidstacio, la savtaĉmento konsistas el specialistoj de la Ŝtata Sisma Administracio de Ĉinio, sapeistoj, kuracistoj ktp.
Posttagmeze de la 12-a de januaro laŭ la loka tempo, en la kariba insul-lando Haitio okazis la forta tertremo de 7 gradoj, kiu kaŭzis disfalon de la granda nombro da domoj en la haitia ĉefurbo Portoprinco. Laŭ rilata raporto, eble miloj da homoj mortus en la tertremo.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Niu Xueqin
|