Okazis malferma ceremonio de la vojaĝo de Shaanxi al ŜEM
2010-01-15
La 13-an de januaro okazis malferma ceremonio de la vojaĝo de Shaanxi, Ĉinio, al la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜEM), samtempe oni subskribis kontrakton pri kunlaboro en vendo de kolektivaj biletoj ŜEM en tiu provinco. En la ceremonio 10 Xian-anoj tre feliĉe senpage ricevis enirej-bileton de ŜEM.