Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Guo Baoshan
2010-01-20

    Guo Baoshan neniam povos akompani sian edzinon vojaĝi kaj prezidi geedziĝan ceremonion de sia filo

 

 

Guo Baoshan (meze) kaj liaj kolegoj, packonservantoj 

   60-jara Guo Baoshan estis vicdirektoro de la buroo pri internacia kunlaboro sub la Ministerio de Publika Sekureco.

 

    La 13-an de januaro, je la 4-a horo kaj 48 minutoj post atingo al Haitio, Guo Baoshan sendis al sia edzino mesaĝeton "Mi jam sekure atingis Haition. Ne estu maltrankvila". Neniu atendis, ke post nur pli ol unu horo okazis la terura tertremo .

 

    Post morto de Guo Baoshan, lia edzino Sun Gemin enhospitaliĝis pro troa tristo. Ŝi diris, ke Guo Baoshan klare sciis la danĝeran situacion en Haitio jam antaŭ sia ekveturo. Tamen en la pasintaj multaj jaroj ŝi ne havis alian elekton krom obeo de la decido de la edzo. Antaŭ ekveturo al Haitio Guo Baoshan diris: "Mi ne povas zorgi pri aliaj aferoj. Packonservado estas granda afero."

 

    Se Guo Baoshan ne mortus, li emeritiĝus en julio ĉi-jare. En la pasinteco li ne havis tempon akompani sian edzinon pro troa okupateco. Li promesis al ŝi, ke li vojaĝos kune kun ŝi post la emeritiĝo. Antaŭ kelkaj tagoj de sia ekveturo al Haitio li aĉetis grandan kukon por festi la 33-an datrevenon de ilia geedziĝo. Li diris al sia filo, ke li prezidos lian geedziĝan ceremonion reveninte de Haitio.

 

    Sed nun liaj vortoj fariĝis poreterna rememoro en la koroj de liaj familianoj. Li ne povos akompani sian edzinon vojaĝi nek prezidi la geedziĝan ceremonion de sia filo...

 

Redaktoro: Su Yijun

 

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng