Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Fremdlanda mastro ĉe strateto de Pekino (I)
2010-01-22

de WANG YINGHUI

 

    Jiang Senhai aŭ Domnick laŭ lia angla nomo, estas brito. Li funkciigas du vendejojn de T-ĉemizoj en Dongcheng- kaj Xicheng-distriktoj de Pekino. En la aĝo de 17 jaroj li venis al Ĉinio kaj edziĝis al alia “fremdlandanino” en Pekino. Nun ili havas tri ĉarmajn filinojn.

 

    “La pekinanoj estas tre bonaj, mi amas Pekinon. Mi amas Ĉinion.” Domnick preferas sian ĉinan nomon Jiang Senhai al la angla, esperante, ke liaj tri filinoj prenos sin kiel ĉinino. Nun ili ne havas ideon pri ŝtataneco kaj ofte diras, ke ili estas pekinanoj, kiam oni demandas ilin. “Tamen ili iafoje diris, ke ili estas britoj,” trinkante kafon, li diris daŭre: “Ĉar ili sentas sin malsama al aliaj, oni nomis ilin “pupo” aŭ “fremdlandano.”

 

    En 1993 Jiang venis al Pekino kaj vivis tie dekkelkajn jarojn. “Ĉinoj estas bonkoraj kaj diligentaj, kaj pro tio Ĉinio akiris multe da sukcesoj.” Ŝajnas al Jiang Senhai, ke liaj atingoj estas nedisigeblaj de la ĉina kulturo, bonkoreco kaj helpado de ĉinoj.

 

    Fremdlanda mastro

 

    En sia 17-jariĝo Jiang Senhai foriris de Britio. Li iam estis en Afriko, Sud-Ameriko kaj Hindio de Azio. En 1993 li unuafoje venis al Ĉinio por lukrado.

 

    En 2003 edziĝis Jiang Senhai kaj transloĝiĝis al strateto en Pekino. “Kiam mi transloĝiĝis en la strateto Luoguxiang, tie estis loĝkvartalo kaj ne estis tiel vigla kiel nun. Mi funkciigis la unuan vestovendejon en la strateto,” diris al mi Jiang Senhai.

    

“En 2004 mia amiko kaj barbiro el Anhui-provinco diris al mi, ke oni planas fari la strateton Luoguxiang komerca piedstrato kaj en la strateto estas libera domo por komercado, kies monata lupago estas 1500 juanoj. Li proponis, ke mi luu ĝin.” Ankaŭ mi opiniis, ke tio estas bona ŝanco por ke mi fariĝu mastro, kaj pro tio mi luis ĝin,” Jiang Senhai diris: “Tamen la domo luita de mi liberiĝis por 8 monatoj pro tio, ke mi ne decidis, kion mi entreprenos.” Najbaroj proponis, ke li funkciigos laktoteo-vendejon aŭ kukvendejon, tamen li ne volis. “Mi opiniis, ke mi devas fari ion kreivan kaj interesan.”

 

    Jiang Senhai ŝatis kolektadon jam de sia infaneco kaj ofte trovis de li ŝatatajn objektojn inter forĵetaĵoj, kaj konservis ilin. Veninte al Pekino, Jiang Senhai vizitas foiron de brokantaĵoj Panjiayuan ĉiuĵaŭde por brokanti, tio jam fariĝis parto de lia vivo. “Multaj brokantistoj konas min kaj ofte alportas al mi interesajn malnovajn objektojn,” Jiang Senhai diris: “Mi tre ŝatas objektojn de la malnova Pekino, ŝajnas al mi, ke ili estas tre interesaj.” Lia inspiro pri kreivo ĝuste devenas de lia kolekto kaj konservo.

 

    “Foje eksteratende mian menson lumigis penso, ke mankas al la T-ĉemizoj aparta propreco vendataj en Pekino. Sur plejpartaj ĉemizoj estas presitaj la Granda Muro aŭ la Imperiestra Palaco. Tio ne ŝanĝiĝis de 1993, kiam mi venis al Pekino, ĝis nun. Tio estas bona ŝanco por mia kariero.” Jiang Senhai opiniis, ke Pekino estas urbo kun riĉa historio kaj oni povas presi ĝian pasintecon sur la ĉemizoj, kaj tio havigis al li penson entrepreni T-ĉemizojn. Investinte 40 mil juanojn kaj spertinte multajn malfacilojn en domluado, dungado de laborantoj, projektado kaj farado de vestoj li finfine funkciigis en suda Luoguxiang vestovendejon kun 13 kvadrataj metroj Plastered 8 .

 

    La unua vesto farita de li estas T-ĉemizo kun belulino en bikino ĉe la Granda Muro sur si. Poste pli kaj pli multaj rememoroj pri Pekino, kiaj desegnoj de kontraŭleĝaj afiŝoj por sigeligo kaj atestilofarado. Krom tio li subskribis kontrakton kun kelkaj rokmuzikaj orkestroj, ili kune projektis kaj faris T-ĉemizojn por la orkestroj, kaj organizis elektadon de eminentaj orkestroj de lernantoj. La agado allogis al si multajn junajn pekinanojn kaj eĉ junulojn el aliaj lokoj de Ĉinio.

 

    En la 4 jaroj post ekfunkcio de la vestovendejo la vendsumo de la vendejo atingis 4 milionojn da juanoj. Liaj produktaĵoj estis vendataj ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ al Singapuro, Usono, Britio kaj Sud-Ameriko.

 

(el Ĉinaj Novaĵoj pri Financo kaj Ekonomio)

Redaktoro: Liu Sigong

 
Pri Dao De Jing de Laŭzi, konas aŭ scias preskaŭ ĉiuj kleruloj en la tuta mondo, kaj priaj tradukoj, recenzoj, klarigoj, komentarioj ktp.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng