Mobiliza kunveno en la 100 tagoj antaŭ malfermiĝo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio
2010-01-22
La 21-an de januaro okazis en Ŝanhajo mobiliza kunveno en la 100 tagoj antaŭ malfermiĝo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, 2010. Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, ĉeestis la kunvenon kaj faris parolon. La kunvenantoj partoprenis prezentadon por bonvenigi la ekspozicion kaj montris firmajn fidon kaj decidon partopreni, servi kaj sindediĉi al la ekspozicio.