Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Reago al raportoj pri la Tertremo en Haitio (VII)
2010-01-26

    Jozefo RENOUX (Francio)

 

    Mia bofrato, denaska haitiano, laboras ekde la novembra fino de 2009 en Haitio, kadre de agadoj en humana asocio, kiun li estras de multaj jaroj. Du tagojn post la tertremo, li havis la eblecon sendi retmesaĝon, indikante ke li estis nedifektita, kaj li iros en Portoprincon serĉi siajn fratinojn, kies novaĵojn li tute ne havis. Du tagojn poste, li sendis novan retmesaĝon precizigantan, ke li trovis sian proksiman familion ankaŭ senvunda, kvankam loĝanta en "Carrefour", unu el la kvartaloj la plej trafitaj de Portoprinco, kaj li tuj reiros en sian vilaĝon sur la insulo "La Gonâve" situanta okcidente de Portoprinco. Li ankaŭ informis, ke la duono de la domoj de tiu insulo estis detruita, kaj urĝis ripari ilin por ebligi al la loĝantoj rehejmeniri, kaj ĉefe gardi la malmulton da rezerva provianto de loĝantoj. Fakte, pro la detruo de la loĝejoj, la bestoj disponis tiujn nutraĵojn.

 

    La bezonoj estas gravegaj, kaj la internacia helpo ne tuj atingos la vilaĝanojn. Ĉu vi jam aŭdis pri la insulo "La Gonâve" pere de la naciaj kaj internaciaj amasinformiloj? (Rimarko HM: plurlingva priskribo estas trovebla ĉe http://fr.wikipedia.org/wiki/La_Gonâve- fakte la origina nomo de la insulo estas "Gonavo", sekve ne necesas longe cerbumi por havigi al ĝi Esperanto-nomon - nu, iom da humuro en tristega situacio)

 

    Pro tio mi ĉi malsupre informas al vi pri la decidoj faritaj de la Administra Konsilio de "Soley Lakay" la 14-an de januaro, dum la neĉeesto de sia prezidanto. Mi ankaŭ sendas al vi kunsendaĵe informfolieton de tiu asocio.

 

    Mi dankas vin pro la legado de tiu mesaĝo.

 

    Kunsendaĵoj:

 

    Odile JEAN, sekretariino por la administra konsilio

 

    Ekde la tertremo multaj el vi aperigis siajn subtenon kaj amikecon pri la haita loĝantaro pere de nia asocio. Plurfoje vi demandis al ni tion, kion vi povus fari kaj ĉu vi povus sendi al ni monhelpon.

 

    Tiun ĉi vesperon, la Administra Konsilio kunsidis. Rilate al la retmesaĝo sendita de Jules Bert [ĵul ber] (Li ĉeestis sur la insulo marde kaj merkrede) indikanta al ni, ke sur la insulo de "La Gônave" [gonav] pli ol la duono de la domoj estis detruita, ni opinias ke ni povus agi koncentrante niajn klopodojn ĉefe sur tiu insulo. Ĉar ĉi tie ni kutimas sin interagi, kaj do ni havas pli bonan sperton de la tereno. Verŝajnege ankaŭ nutraĵo necesos.

 

    Do ni decidis akcepti mondonacojn.

 

    Nuntempe ni ne povas doni al vi precizigojn pri la surloka mastrumado, krom tio, ke la helpo senpere estos aranĝota. Ni atendas telefonan kontakton kun Jules Bert. Tamen, ĉar li nepre restados en Haitio ĝis la mezo de majo, li certe aranĝos kiel eble plej bone la surlokan mastrumadon.

 

    Jam li kunportis pli ol 4000 € antaŭviditajn pro nutraĵhelpo ĉar ekde la ciklonoj en la jaro 2008 ni aldonis kromcelon al nia agado: tiun de la nutra helpo.

 

    Do viaj donacoj estas sendeblaj al:

 

    Association Soley Laka

 

    2, rue Alcide de Gaspéri

 

    FR-49240 Avrillé

 

    La ĉekoj estos teksigitaj laŭ la asocia nomo. Ni sendos al vi pagateston "donacoj por asocioj", kiu ebligos vin rabati parton de via impostdeklaro, kaj tiel reakiri 60 procenton de via monhelpo(por la francaj impostpagantoj). Sekve ni ankaŭ sendos al vi agadajn rezultojn.

 

    Tiuj, kiuj preferos pli sin orienti al urĝaj kaj vastecaj agadoj, vi povos ankaŭ elspezi al organizoj kiel la Franca Institucio, la Ruĝa Kruco, Senlandlimaj Kuracistoj... ktp.

 

    Tiu mesaĝo estas diskonigebla al viaj geamikoj, kiuj povos tiel informiĝi pri nia asocio dank'al la ĉikuna informilo. (Rimarko HM: se vi deziras ĝin, bv. rekte peti de mi, temas pri faldfolioj "Soley Lakay" en Esperanto kaj en la franca en PDF, 627 kb).

 

    Lévêque-Provost (Francio)

 

    Dankon Jozefo pro viaj trafaj informoj....

 

    Ankaŭ mi havis saman ideon plu sendi la informojn pere de aliaj diskutlistoj. Filino de miaj esperantistaj geamikoj de Bruselo laboris kiel kuracistino en ONU en Portoprinco, Tuj la tragedio, ili ricevis novaĵojn pri ŝi sed ne pri ŝia kunulo ankoraŭ sub la ruinaĵoj, unu ekzemplo el tiom da similaj doloregoj.

 

    Dum tiu semajnfino multkorusoj kantos al Haïtio, niaj ĉeestoj atestos niajn moralajn subtenojn kaj monhelpojn.

 

(Redaktoro: Wang Lihua)

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng